A Terminareto
-
alfanumera
- - konsistanta el literoj kaj numeroj.
- DXF
- - el la angla: Data eXchange Format, signifante tion: Dosier-formo por Interŝanĝo de Datenaro.
- klemaro
- - aro da klemoj, kiuj apartenas al specifa distinginda grupo, ricevante propran nomon.
- klemo
- - tipo de konektilo por elektraj kondukiloj, kiu ebligas vicigon de ĉiuj pecoj tre proksime unu de la sekva, tenante la postulatan elektran izolecon.
- regilaro
- - aro da interfacaj regiloj de iu komputila aplikaĵo, kiuj ebligas interagadon de uzulo kun komputilo.
- saltligo
- - elektra konekto farita kvazaŭ salto inter klemoj, eble eĉ inter tiuj de malsamaj klemaroj.
- ŝlosil-esprimo
- - literĉeno interne de dxf-dosiero, celata por anstatauxigo per iu alia teksto.
- trifaza
- - koncerna al specifa maniero transmisii elektran energion per triopo da kondukiloj, kies kosinusaj variantaj tensioj plifruas 120 gradojn, ĉiu de la antaŭa.