Previous Up Next

Antaŭparoleto

Tiu ĉi verko rilatas al tre faka tekniko, uzata en projektado de industriaj instalaĵoj. Ĝi koncernas ĉefe elektroteknikon kaj, pli specife, kontrolon, aŭtomatigon, regadon, elektran protektadon kaj instaladon, ktp. Tamen, eble vi povos imagi alian utilon por ĝi.

La ideo skribi tion ĉi venis de praktika sperto, kiun la aŭtoro havis dum sia unua serioza laboro en privata entrepreno. Kaj ekestis deziro gardi tiun ĉi konon ie, por ne plu perdi ĝin, ĉar ŝajne ne estas literaturo pri tio. Verdire, ne temas pri malfacila tekniko, ĝi fariĝas simpla post fundamenta kompreno kaj agnosko pri ĝia utileco por ordigi la procezon instali aparatojn.

Ĝenerale, la homoj kiuj bone spertas pri tiu tekniko taksas tiun konon tiom bagatele (aŭ eble ili timas, ke aliaj povus anstataŭi ilin konkurence), ke neniu imagus “perdi tempon” skribante pri ĝi. Tial, preskaŭ tutcerte mi povas aserti, ke tiu ĉi verketo estas unikaĵo (aŭ strangaĵo? ;).


Previous Up Next