La tekniko de interkonektado ebligas efike plenumi la gigantan taskon interligi diversajn elektrajn aparatojn kun plejeble malmultaj eraroj. Kompreneble, la giganteco dependas de kiom aparatojn oni bezonas interkonekti. Kaj ordinare tiu nombro ne estas malgranda.
Ĉi tie ni uzos la ekzemplon de elektra centralo por klarigi la problemon. Imagu iun centralon, kiu prezentas multajn aparatojn por regi generatoron kaj ties turbinon. Oni povas listigi kelkajn el ili:
Depende de la centrala grandeco, povas ekzisti multaj aliaj elektraj ŝrankoj. Sufiĉas scii, ke ĉiuj ili iel bezonas “babili” unu kun la aliaj, interŝanĝante diversajn informojn kaj komandojn, krom la energion, kiu devas esti liverata al ĉiuj aparatoj. La figuro 1 prezentas grafeon por bildklarigi ian konektadon inter imagitaj ŝrankoj.
Tiuj ligoj ja fariĝas per elektraj kabloj, ne nepre kun nur unu kondukilo. Tio estas, plejparto el tiuj linioj reprezentas multopajn konektojn.
Tiu skemo de la figuro 1 estas nur simpligo. Fakte ĝi ne estus uzata profesie. En ordinaraj projektoj ne ekzistus dokumento, kiu montrus tiun konfuzan reton de linioj kvazaŭ pajlaro de nesto. La bazaj informoj kiuj difinas la konektojn inter aparatoj estas logike prezentitaj en elektraj diagramoj, kiuj devas detale montri la konekton de ĉiu kondukilo al sia koncerna klemo, interne de ĉiu aparato. La figuro 2 montras ekzempleron de elektra interkonekto, inter nur tri aparatoj, laŭ la formo de elektra diagramo.
Elektraj diagramoj montras multajn tiajn interligojn tra pluraj paĝoj laŭ ordigo de funkcioj kaj celoj, miksite kun aliaj informoj pri funkciado de la aparato. Kaj rememorante, ke ekzistas pluraj aparatoj, ĉiu el ili kun sia propra elektra diagramo, oni povas nombri multegon da paĝoj, kiujn oni devas rigardi por rimarki ĉiujn farendajn konektojn.
Tiuj skemoj de elektraj diagramoj taŭgas por analizi la funkciadon de la sistemoj, sed ili ne bonas por reprezenti la realan manieron laŭ kiu la elektraj kondukiloj povas esti aranĝitaj en la fizika spaco. Pli realeca bildo pri interkonekto per kabloj estas montrata en la figuro 3.
Tie observeblas, ke la kabloj disiĝas ĉe ĉiu aparato por distribui siajn kondukilojn inter diversaj klemoj (konektiloj, la punktetoj). La praktika fizika formo de klemoj estas rektangula, ne cirkleca kiel montrite en tiu figuro. Krome, ili estas montritaj kvazaŭ ili estus apartitaj, sed praktike ili estas kunvicigitaj unu apud la alia, en diversaj aroj, kiujn oni nomas ĉi tie “klemaroj” de la aparato.
Nun ni povas difini la kernon de interkonekta laboro: ĝi konsistas je klare montri kie ĉiu kondukilo, de ĉiu kablo, konektiĝas al kiu klemo, de kiu klemaro, de kiuj aparatoj. Por tion fari, oni nur bezonas atenti la ekstremaĵojn de la kabloj, ene de la interkonektitaj aparatoj. Tiel, oni rigardas precipe al la parto kie okazas la distribuon de la kondukiloj. Por ekzempli tiun aspekton, jen la figuro 4 montranta konektan diagramon kun du kabloj (nur unu flanko), en iu aparato.
En reala interkonekta diagramo, kompreneble oni devus desegni pli la aliajn ekstremojn de la kabloj 01 kaj 02. Kaj krome, oni devus ankaŭ interreferenci la aparatojn, dokumentojn kaj paĝojn kie ĉiu ekstremo restas montrita.
Per tiaj diagramoj la interkonektistoj povas rapide kaj precize plenumi sian laboron. Ili havas plurajn kablojn alvenatajn al iu aparato, sed sufiĉas atente rigardi al la diagramo de tiu aparato por korekte konekti la kondukilojn kiel indikite. Ĉar jen la kondukiloj de ĉiu kablo jen la klemoj de ĉiu aparato estas identigitaj per nemiksendaj numeroj kajaŭ literoj.
Tamen malfacila tasko estas prepari tiajn desegnaĵojn kun malmultaj eraroj. Tial oni prilaboris la aplikaĵon prezentitan tie ĉi: pro bezono plibonigi la fidindecon de tiu tekniko. Per ĝi oni duon-aŭtomate desegnas ĉion kaj tial restas malpli da eblecoj per kiuj hazardaj eraroj povus ekaperi.
Alia grava tasko por pretigi la interkonektan projekton estas difini la vojojn de la kabloj por iri de unu aparato al alia. Tio estas senpera procedo koncerna al ĉiu kablo, postulanta konon pri la aranĝo de la tuta aparataro dise en la instalaĵo. La dokumento, kiu ebligas la etendigon de la kabloj tra la instalaĵo nomiĝas “Listo de Kabloj”.
Ĝi prezentas ankaŭ konjekton pri la longeco de ĉiu kablo, ĝian tipon, kaj iun ajn alian karakterizaĵon deziratan. Tiel oni povas ekzemple sumi la kvanton da bezonataj kabloj, laŭ la diversaj tipoj uzataj.
La aplikaĵo “Interkonekto” ne traktas specife pri kreado de listoj de kabloj. Tamen, ĝi postulas specon de tia listo, ĝuste por krei la desegnaĵojn. Do, oni povas kompletigi la datenaron uzatan de ĝi por krei apartan liston de kabloj, kiu estu tute kongrua al la interkonektitaj kabloj.