"Interkonekto" estas aplikaĵo, kiu helpas desegni elektrajn interkonektajn diagramojn, kiuj konsistas el hom-legeblaj skemoj montrantaj la manieron kiel kabloj interkonektas du aŭ pli aparatojn. Tio estas teĥnika problemo, kiu postulas multan atenton por eviti erarojn, dum engrafikigo. Kaj tial ĝi fariĝas malfacilan taskon por homoj plenumi. Do, roboto pli taŭgus por rapide desegni tiujn tipojn de diagramoj, kun plej bona akurateco.
La programo legas:
La rezulto estas aro da DXF-aj dosieroj similaj al la DXF-a ŝablono, organizitaj laŭ la interkonekta strukturo difinita en la tekstaj dosieroj.
"Interkonekto" provizas neniun funkcion por krei la endatenajn dosierojn. Ili devas esti prilaboritaj uzante tiajn ceterajn aplikaĵojn, kiajn ĉelarajn (tabelkalkulajn) kaj fasonadajn programojn (CAD). Ĝia GTK-a grafika interfaco estas nur helpilo por organizi ĉiujn necesajn datenaron kaj parametrojn. Komprenebla manlibro bone detaligas la formaton de tiuj endatenaj dosieroj.
Ŝajne, ankoraŭ ne ekzistas iu ajn alia programo simila al ĉi tiu, en interreto. Eble ĉar ĝi utilas nur al tre specifa tipo de teknika problemo.
Ne nur la nomo, "Interkonekto", estas Esperanteca. La tuta programo estas originalaĵo: kaj la interfaco kaj la kodumaĵo estas skribitaj en Esperanto. Krome, se iu dezirus, la libereco de la programo ebligas tradukon al iu ajn lingvo. Tiel, oni iomete pli gravigas la utilecon de la neŭtrala lingvo el Zamenhof.
Ĵargonaĵoj:
Krom la fontkodo, ankaŭ disponiĝas kompilita instalilo por Vindozo (Windows) kaj debiana pakaĵo por Linukso (Linux). La programo estas en la unua etapo, kun iomete kruda interfaco. Tamen ĝi jam prezentas kompletan funkciaron de la originala plano. Oni jam testadis iomete ĝin, devas ekzisti malmultajn kaŝitajn problemojn (cimojn).
Vindoza instalilo: Interkonekto-2.2-win.exe (4200 kB)
Fontkodo (kodumaĵo): interkonekto-2.2.tar.bz2 (846 kB)
Nuntempe ĝi estas pli utila en Vindozo, pro merkata superregado:-(AutoCad). Por uzi la programon en tiu sistemo, oni bezonas antaŭe instali GTK-on. Do, nepre vi devas elŝuti ankaŭ la instalilon de GTK.
En Linukso estas pli facile, ĉar GTK jam devas esti instalita en via sistemo. Uzu la debianan pakaĵon (.deb), se eble . Se ne, vi mem devas kompili la fontan kodumaĵon (.tar.bz2).
Ekzistas forumo en la projekto-gastigejo SourceForge.Net. Tiu retejo estas tute angleca, sed la forumo estas specifa por Esperanto-parolantoj. Se anglaĵoj tie ne ĝenas vin, bonvole vizitu tiun forumon por doni vian opinion, peti helpon, komenti pri malbonaĵoj, indiki erarojn, aldoni plibonigajn sugestojn, ktp.
Memoru ĉiam: "Maro estas gutaro".
Se vi legas tiun ĉi tekston, estas granda ŝanco, ke vi uzas malaktualegan ttt-legilon, kiu ne kapablas ĝuste interpreti la estetikan aranĝon de la paĝo. Bonvole alŝutu, instalu kaj uzu pli modernan retumilon, kiel ekzemple Fajrovulpo.